18 May 2010

la kongresa libreto


Oni petis min alretigi la kongresan libreton por tiuj kiuj ne povis ĉeesti.

Do jen la ligo.

post la kongreso

Nu, mi sidas en trajno laŭvoje hejmen al suda Kimrio post la Brita Kongreso. Mi kredas ke mi estas la lasta LKK-ano oficiale forlasis la kongresan urbon (kvankam unu kompreneble loĝas tre apude). Baldaŭ, do, ĉi tiun blogon ne plu estos ĝisdatigita. (Tiuj kiuj ankoraŭ ŝatus sekvi miajn blogaĵojn povos tion fari per mia persona blogo ĉe http://eriketo.blogspot.com

Dum la kelkaj venontaj tagoj, tamen, mi metos kelkajn informojn ĉi tie kiuj ŝajnas al mi eble utilaj al tiuj kiuj ĉeestis la kongreson, al tiuj kiuj ŝatus estontece viziti Kimrion, kaj al tiuj kiuj ŝatus venontjare kongresi kun ni en Britio.

Mi sukcesis havi iom da tempo preni la telferon al la pinto de Granda Ormo. Vi eble povos konstati de la foto ke mi tre timis!

16 May 2010

Dankon al kongresumantoj!

Estas la 19.30a dimanĉan vesperon. La oficiala kongresa programo nun finiĝis. Restas la tuttaga ekskurso morgaŭ,sed por la momento la kongresejo estas trankvila kaj kvieta.

Dum la venontaj tagoj ni metos ĉi tie fotojn kiujn ni ĉiuj faris dum la kongresa semajnfino.

Intertempe, tamen, mi mallonge blogadas por danki al ĉiuj kiuj iel kontribuis al tre agrabla kongreso. Miaj kunlaborantoj en la Virtuala Kongresa Komitato arde laboris antaŭ kaj dum la kongresa semajnfino. Al ili multegajn dankojn. Ankaŭ mi dankas al geedzoj/gepartneroj de VKK-anoj kiuj faris grandan helpan laboron. Ili scias kiuj ili estas.

Dankon ankaŭ al prelegantoj, kursgvidantoj, librovendantoj, EAB-komitatanoj, fotofarantoj, portantoj de skatoloj, ktp, ktp, ktp....

Kongreso estas nenio sen kongresumantoj. Al vi kiuj ĉeestis kaj partoprenis, ni esperas ke vi ĝuis/ankoraŭ ĝuas la kongreson kaj forportos bonajn memorojn pri la kongreso, pri la kongresa urbo Llandudno kaj pri Kimrio (ĉar la suno eĉ brilis ĉi tie super ni!)

Al ne ĉeestantaj geamikoj tutmonde kiuj sendis bondezirojn al ni - ankaŭ ni reciproke salutas vin.

14 May 2010

Hodiaŭ ni kongresos!

Esperanto-parolantoj el la tuta Brito kaj aliaj landoj estas vojaĝante al Llandudno en Norda Kimrio por la Brita Kongreso kiu komeciĝas hodiaŭ.

Jen Llandudno ĉi-matene:
La akceptejo malfermiĝas je la 3-a horo ptm.

Ĝis tre baldaŭ!

10 May 2010

Cynhadledd Esperanto yn Llandudno

Bydd siaradwyr Esperanto, yr Iaith Ryngwladol, yn cael clywed am y diddordeb cynyddol yn yr iaith wrth iddynt gwrdd yn Llandudno dros y Sul.

Bydd Llandudno yn cynnal y Gynhadledd Esperanto genedlaethol eleni yng ngwesty mawreddog yr Imperial ar lan y môr. Bydd siaradwyr Esperanto so Brydain yn ei mynychu, ayn ogystal â chynadleddwyr o ddeg o wledydd eraill.

Mae'r siardwyr gwadd yn cynnwys yr awdures Esperanto Anna Loewenstein o'r Eidal,a'r geiriadrwr yr Athro John Wells o Goleg y Brifysgol, Llundain. Bydd Anna'n sôn am ysgrifennu ffuglen ar gyer cynulleidfa ryngwladol , a bydd yr Athro Wells yn lansio'i eiriadur Esperanto-Saesneg newydd.

Bydd Côr meibion Maelgwn yn canu nos Wener a bydd gwasanaeth yn Eglwys Sant Ioan fore Sul . Mae Ei Mawrhydi, y Frenhines, eisoes wedi ysgrifennu yn Gymraeg, i ddymuno'n dda i'r Gynhadledd. Bydd Maer Llandudno'n mynychu hefyd.

Esperanto yw'r 22ain yn y rhestr o ieithoedd a ddefnyddir yn ôl Wikipedia, o flaen Daneg ac Arabeg. Mae'n ddewis iaith gan Google, Skype, Firefox a Facebook. Iaith lafar a llenyddol yw Esperanto sy'n perthyn i bawb ac i neb yn yr un modd, a ddefnyddir ganb bobl sy'n siarad dwy neu ragor o ieithoedd ledled y byd ac sydd o blaid amrywiaeth ieithoedd.

6 May 2010

Kongresa Diservo

Kiel kutime, okazos ekumena Diservo en la kadro de la Brita Kongreso. Ĉi-jare la kongresa Diservo okazos je 09.15 dimanĉon ĉe la Metodista Preĝejo St John's (Sankta Johano) kiu troviĝas ne longa distanco for de la kongresejo en Mostyn Street.

La Federacio de Britaj Kristanaj Esperantistoj aranĝos la Diservon, kun gast-parolanto, Pastro Rikardo Hall, kiu parolos pri la temo 'Eterna Komencado en la vivo'.

Dum la Diservo estos monkolekto por bonfara asocio. Ni ankaŭ kantos kelkajn himnojn laŭ konataj kimraj melodioj.

Ni bonvenigas ĉiujn, el ĉiuj kredoj kaj el neniu kredo. Se vi ŝatus pasigi kelkajn momentojn kviete en kontemplado je la komenco de la tago, venu.

5 May 2010

Kunportu brokantajn librojn al la kongreso!

Ordigu vian hejmon kaj kunportu brokantajn librojn!

Kiam vi pretigos vian valizon, bonvolu konsideri enmeti Esperanto-libron kiun vi ne plu bezonas.

La Loka Kongresa Komitato, baldaǔ ne plu virtuala, deziras vendi brokantajn librojn profite al la kongresa kaso.

Tiu malnova vortaro “Teach Yourself” aŭ poemaro kiun vi ne plu legas kun plezuro povus esti precize tio kion iu aliakongresano serĉas. Do bonvolu serĉi jam nun!

Kaj ne forgesu pri malnovaj revuoj! Forigante el via loĝejo malnovajn revuojn, vi povos kunporti trezorojn por la novaj gesamideanoj.

Fine, rigardu ĉe eBay por vidi ke eĉ malnovaj Jarlibroj kaj kongreslibroj povas havi aĉetontojn. Dankon anticipe!