4 Dec 2009

Kongresaj programeroj...

Kunordigado de la programo por la Brita Kongreso bone progresas: La konata esperantistino Anna Löwenstein prelegos dufoje. Ŝi parolos pri la fono de ŝia verko La Ŝtona Urbo (t.e. pri la kelta vivo en Suda Anglio) kun la titolo 'Rekreo de la kelta vivo'. Ŝi ankaŭ parolos rilate ŝian novan libron Morto de artisto.
Hugh Reid (konata en Esperantio kiel Hju Rid) prelegos pri 'Strategio de l'instinktoj.
John Wells (kiu cetere estas unu el malmultaj angloj kiuj parolas la kimran) prelegos pri lingvistika temo.

Krom nia tutaga ekskurso je la kongresa lundo, ni esperas ankaŭ havi la oportunon ekskursi boate sabaton vesperon lau la rivero Conwy [konui].


3 Nov 2009

La marponto ĉe Llandudno

Marpontoj (ankaŭ foje nomitaj 'pieroj') estas oftaj vidindaĵoj ĉe britaj marbordaj urboj. Ĉe Llandudno la marponto estas interesa kaj renoma. La originala marponto estis konstruita en 1858, sed estis tute detruita en oktobro 1859 dum terura ŝtormo.

Rekonstruita en 1877, la nuna marponto mezuras 2295 futojn (aŭ 699 metrojn) kaj estas la plej longa marponto en Kimrio.

1 Oct 2009

Pli pri la kongresa programo

Daŭre progresas planado de la kongresa programo. Ni avide antaŭatendas paroladojn de Anna Löwenstein, Hju Rid kaj John Wells inter aliaj.

Ekskursoj laŭ la Rivero Conwy [konŭi] kaj al la montaro Snowdonia estas planitaj.

Pli da detaloj ĉe la kongresa retejo.

25 Sept 2009

Ekskursos ni!

Post la semajnfinaj tagoj de Brita Kongreso estas nia kutimo ekskursi la lundon al iu loko en la ĉirkaŭaĵo de la kongresa urbo. Ĉe Llandudno 2010 ni esperas aranĝi ekskurson al la bela montara regiono Eryri/Snowdonia.

Eryri [proks. pr. ereri] estas la kimra nomo por la regiono, kiu enhavas la plej altan monton en kimrio Yr Wyddfa. En la angla la regiono nomiĝas Snowdonia kaj la monto nomiĝas Snowdon.

Nepre planu ekskursi kun ni la kongresan lundon - rizervu ekde nun via libertempo de la laboro, lernejo, kolegio kaj ĉiutaga vivo! Jen kelkaj fotoj por konvinki vin...

PS: Kvankam ni forte esperas ke bele brilos la suno kiel en ĉi tiuj fotoj, la LKK neniel respondecos pri la vetero!





1 Sept 2009

muziko

Muziko ĉiam estis kaj ankoraŭ estas grava en la kultura vivo de Kimrio. Ofte ludata muzikinstrumento estas la harpo.

Ekzistas tre konataj modernaj rokgrupoj en Kimrio (Manic Street Preachers, Super Furry Animals, The Automatic)

Tradiciaj ĥoroj ankaŭ abundas. Eble vi jam havis la oportunon aŭskulti kimran virvoĉan ĥoron? Se ne, ne malesperu! Ni esperas provizi al vi tiun oportunon dum la kongresa semajnfino.

19 Aug 2009

Skulptaĵoj el sablo ĉe Llandudno

Hieraŭ mi rimarkis ke la retejo de la BBC (Brita Dissenda Korporacio) aperigis filmeton kiu montris la plaĝon ĉe Llandudno.

Al la feriantoj ĉe la marborda urbo oni donis la taskon fari skulptaĵon el sablo. Estas tradicie fari kastelojn el sablo, sed ĉi-foje oni petis diversajn skulptaĵon.

Jen la filmeto.

Kaj se vi emas ankaŭ provi viajn skulptajn spertojn, venu al la BK venontjare!

17 Aug 2009

Tramvojo

En pasinta blogaĵo pri la monteto Great Orme, mi menciis ke eblas supreniri per tramvojo. La tramvojo Great Orme funkcias ekde 1902 kaj estas la sola tramvojo funkciante per kablositemo laŭ publikaj vojoj en Britio.

La tramoj veturas ĉiujn 20 minutojn por 1-mejla vojaĝo al la pinto de Great Orme. Eblas ankaŭ viziti Halfway Station [duonvoja stacidomo] por vidi ekspozicion pri la historio de la tramvojo.

La kosto por iri kaj reveni estas po £5.30 por plenkreskuloj kaj po £3.70 por infanoj.

Se vi scipovas la anglan aŭ la kimran, vi povos legi pli da detaloj ĉe la retejo de la tramvojo.

10 Aug 2009

Venu el la tuta mondo!

En komento pri nia lasta blogaĵo (Great Orme - La Granda 'Ormo'), samideanino Elinjo demandis ĉu ni ankaŭ bonvenigos eksterlandanojn al la 91-a Brita Kongreso de Esperanto en 2010.

Kompreneble, la respondo estas 'Jes! Kun granda ĝojo'.

Jam planas alveni kelkaj geesperantistoj el diversaj landoj. Fakte, pro la relativa malforteco de la Brita mono, la pundo, estas ja bona oportuno malplikoste viziti Brition.

Do ne hezitu! Aliĝu hodiaŭ kaj ni antaŭĝojas renkonti vin ĉe Llandudno.

6 Aug 2009

Great Orme - la Granda 'Ormo'

Great Orme [grejt om] estas kabo el kalkoŝtono. En la kimra lingvo ĝi nomiĝas Y Gogarth [gogarth].

Oni kredas ke la vorto
orme venas de norena vorto kiu signifis marserpento. Tio eble indikas ke vikingoj nomis la lokon. Great Orme altas je 207 metro.

De la pinto oni povas vidi la montaron
Snowdonia [snoŭdonia] kaj eĉ la Manksinsulon kaj la Lagan Distrikton de Anglio. La naturo ĉe Orme belegas kaj oni povas tie vidi maloftajn papiliojn kaj florojn. Ankaŭ estas tie sovaĝaj kasmiraj kaproj.

Kongresanoj ĉe la Brita Kongreso de Esperanto (14-17 majo 2010) sendube ŝatos viziti Great Orme. La bona novaĵo estas ke ne necesas piede grimpi al la pinto. Estas tramvojo kaj telfero por vojaĝi tien! Pli pri tio en venonta blogaĵo...

5 Aug 2009

Turisma Folio pri Llandudno

Nun haveblas Turisma Folio pri la urbo Llandudno. Se vi intencas ĉeesti la Britan Kongreson en 2010 aŭ se vi planas apartan viziton, nepre legu ĝin!

Subtenantoj de Esperanto-Asocio de Britio kiuj ricevas la Britan Esperantiston kaj Esperanto Update ankaŭ ricevos firmaĵo de la folio baldaŭ.

24 Jul 2009

marbordo

La Norda Marbordo de Llandudno, kun glaciaĵo-vendejoj, longa promenejo kaj la konata marponto, estas la plej populara plaĝo en la ĉirkaŭaĵo.

La
Okcidenta Marbordo, kun sabla strando, havas belan pejzaĝon trans la maron al la montoj de Snowdonia/Eryri kaj la insulo Anglesey/Ynys Môn. Ambaŭ plaĝoj gajnis eŭropajn bluajn flagojn (kiuj garantias la purecon de la strando). Se vi venos al la kongreso kun geinfanoj, plaĉos al ili konstrui sablo-kastelojn kaj naĝeti en la maro. (Eble ankaŭ tio plaĉos al plenkreskuloj...!) Alternative, vi povos trankvile promenadi laŭlonge de la strando aŭ simple sidi sur benko kaj manĝi glaciaĵon.

Malpli ol 10 monatoj!

Restas nun malpli ol 10 monatoj ĝis la 91-a Brita Kongreso de Esperanto ĉe Llandudno en Norda Kimrio.

Dum la venontaj semajnoj, mi blogos ĉi tie pri diversaj vidindaĵoj kiuj atendos vin en la urbo. Ankaŭ, kompreneble, mi donos detalojn pri la kongresa programo...

Se vi jam ne aliĝis, nepre tuj vizitu nian kongresan retejon!

22 May 2009

lernu kimrajn vortojn!

Se vi venos al la brita kongreso ĉe Llandudno en 2010, vi certe vidos kaj aŭdos iom pri la kimra lingvo kaj eble plaĉus al vi lerni kelkajn vortojn...

La bona novaĵo estas ke ankoraŭ haveblas ekzemplerojn de la Esperanto-Kimra vortaro. Mendu ĉe la libroservo de Esperanto-Asocio de Britio kontraŭ nur 2.50 britaj pundoj.

23 Mar 2009

11km sude de Llandudno, kie okazos la Brita Kongreso de Esperanto en 2010, troviĝas la ĝardenoj Bodnant. Bodnant estas unu el la plej belaj ĝardenoj en Britio kaj etendiĝas trans 80 akroj. La ĝardeno konsistas el 'supra' ĝardeno, kie troviĝas terasitaj ĝardenoj kaj belaj neformalaj gazonoj, kaj 'malsupra' ĝardeno apud la Rivero Hiraethlyn [pr. prks. hirajtlin]. Ĉe Bodnant oni klopodas kreskigi interesajn kaj belajn plantojn el la tuta mondo, precipe el Ĉinio, Norda Ameriko, Eŭropo kaj Japanio.En majo (kiam okazos la Kongreso) kutime videblas amaso da rodedendroj kaj ankaŭ japanaj azaleoj. Kial ne planu viziton al la kongreso kaj restu kelkajn tagojn viziti la belajn ĉirkaŭajn vidindaĵojn?

Kongresa retejo
Retejo pri Bodnant (en la angla)
(Fotoj per la afabla permeso de Noel Walley)

20 Jan 2009

La Kongresa Urbo (LLandudno 2010)

Apud la marbordo en norda Kimrio troviĝas la kongresa urbo Llandudno. Tie, inter 14-17 majo 2010, kunvenos geesperantistoj el Britio kaj, espereble, el la tuta mondo.

Kia, do, estas nia kongresurbo?

Kun enloĝantaro de ĉirkaŭ 20,000 homoj, Llandudno estas ofte nomita 'Reĝino de la Kimraj Ferilokoj'.

© Noel Walley (kun lia afabla permeso)

La strando (kie la plaĝo estas de sablo kaj ŝtonetoj) estas ĉirkaŭ 3km longa. - la plaĝo estas sablo kaj ŝtonetoj. Ĝi etendiĝas inter du montetoj 'Great Orme' [granda ormo] kaj 'Little Orme' [malgranda ormo].

© Noel Walley (kun lia afabla permeso)

Tie troviĝas ankaŭ marponto, konstruita en la jaro 1878. Oni foje esprimas la opinion ke estas la plej bela marponto kiu ankoraŭ staras en Britio el la Viktoriana epoko (de la Reĝino Viktoria, t.e. inter 1837 kaj 1901). Se oni staras ĉe la ekstremaĵo de la marponto (kaj se estas bela tago) oni povas vidi la montojn de Snowdonia [pr. snoŭdonia].

Pli da detaloj pri la kongreso troviĝas ĉi tie.