4 May 2010

Ĉu plaĉas al vi glaciaĵo?

Ĉu plaĉas al vi glaciaĵo? Nepre trovu la tempon inter kongresaj programeroj viziti la glaciaĵejo Cadwaladers kiu troviĝas en Mostyn Street.

Cadwaladers ekzistas en Kimrio ekde la jaro 1927 kiam ilia unua butiko fondiĝis en la urbo Criccieth. (Tiuj kongresanoj kiuj partoprenos la tagekskurson je lundo la 17a havos la oportunon viziti la originalan vendejon).

Glaciaĵoj diversgustaj, kremo, ĉokolado, fruktoj, kukoj, kafoj, pasteĉoj estas nur kelkaj el la specialaĵoj kiuj atendas vin.

Se ne forgesu reveni al la kongreso poste!

27 Apr 2010

spektu filmeton

Nur iom pli ol 2 semajnoj ĝis la komenco de la Brita Kongreso. Do, se vi ŝatus veni kaj ankoraŭ ne aliĝis - rapidu!

Hodiaŭ mi trovis interesan filmeton pri la tramjovo ĉe Llandudno (pri kiu mi antaŭe blogis). La filmeto estas en la angla lingvo, sed por tiuj kiuj ne parolas la anglan, estas interesaj panoramoj pri Llandudno. Spektu la filmeton ĉi tie.

14 Apr 2010

Sendu bondezirojn al la Brita Kongreso!

La kongreso okazos post nur 4 semajnoj. Abundas la aranĝendaĵoj!

Se vi ŝatus partopreni la kongreson, ĉiuj detaloj haveblas ĉi tie.

Se ne eblos partopreni, vi tamen povos sendi bondezirojn al la kongresumantoj pere de nia reta gastlibro.

9 Apr 2010

Antaŭmendu la bankedon kaj ekskurson

Nun eblas antaŭmendi la kongresajn bankedon kaj ekskurson perrete.

La kongresa bankedo (detaloj ĉi tie) kostos po £23 persone.

La lunda ekskurso (detaloj ĉi tie) kostos po £11 persone.

Antaŭmendu ĉi tie.

5 Apr 2010

Pli pri la ekskurso

Lundon de la kongresa semajnfino estos ekskurso por tiuj kiuj volos/povos partopreni. Mi ĵus ricevis la jenajn informojn pri tio:

"Unue ni vizitos la urbon Caernarfon kie ni restos unu horon. Tie oni povos aŭ viziti la kastelon aŭ la kajon de kie oni bone vidas la insulon Anglesey/Môn.

De tie ni pluveturos al Criccieth por lunĉo kaj eventuale vizito al plua kastelo de Reĝo Edvardo. Oni restos tie horon kaj duono. Poste ni traveturos la belajn valojn Aberglaslyn kaj Nant Gwynant.
Ni poste pluveturos al Betws y Coed kie ni pasigos unu horon antaŭ ol sekvi la valon Conwy ĝis Llandudno.Ni revenhoro estos 17h30. Kosto: £11 Lokoj estas limigitaj, do, anoncu vin frue."

Ekskursontoj povas antaŭmendi pere de Esperanto-Asocio de Britio.

26 Mar 2010

Ĉu vi pepas?

La kongresejo por BK2010 havas rapidan, sendratan retkonekton en preskaŭ ĉiuj ĉambroj. Do, se vi estas pepanto, bloganto, retumanto, kunportu vian porteblan komputilon/iPod-Tuŝon/notblokan komputilon ktp!

Se vi ne komprenas la antaŭan frazon, ne maltrankviliĝu! Ni ankaŭ multe kunbabilados neelektronike laŭ tradicia metodo :)