29 Sept 2008

La LKK kunsidos

Venontan sabaton kunvenos la LKK (Loka Kongresa Komitato) por la unua fojo. Ni ĉiuj loĝas je sufiĉe longa distanco for unu de la alia, do estos la unua oportuno efektive kunsidi ĉirkaŭ la sama tablo! Kutime ni komunikas per retmesaĝoj, per-reta forumo kaj telefono laŭ necese. Tio tre bone efikas. Estas multe pli facile fari aranĝojn de longa distanco for en la nuna epoko kun retaj eblecoj ktp.

Tamen, ja estos plezuro vere kunveni por diskuti kongresaĵojn ktp. Ni renkontiĝos en la urbo Chester [pr. ĉeste]. Estas alia bela urbo - en Anglio, sed tre apude al la limo kun Kimrio - kiun vi eble ŝatos viziti se vi ĉeestos la kongreson Llandudno 2010.

15 Sept 2008

Kiel prononci la urbo-nomon Llandudno?

Eble vi jam legis niajn antaŭ-anoncojn pri Llandudno 2010 (la Brita Kongreso de Esperanto) kaj pripensas ĉeeston. Jen, do, kelkaj bazaj klarigoj pri la kongresa loko:
Llandudno estas urbo ĉe la marbordo de norda Kimrio. Kimrio estas unu el la kvar landoj kiuj fariĝas la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (la kvar landoj estas Anglio, Kimrio, Nord-Irlando kaj Skotlando). Kimrio enhavas proksimume 3,000,000 enloĝantojn.
En Kimrio oni ofte aŭdas du lingvojn - la anglan kaj la kimran. Multaj nomoj de urboj kaj vilaĝoj venas de la Kimra lingvo. Llandudno estas kimra nomo.
Unue, do, ni lernu kiel prononci la nomon. Se vi iom scias de la angla lingvo, vi tuj rimarkos ke la duobla 'L' ne okazas ĉe la komenco de anglaj vortoj. Duobla L, kiu laŭ la fonetika alfabeto estas skribite ɬ, okazas ofte en la kimra. Ekzistas diversaj metodoj lerni prononci tiun 'll'. Eble plej simple estas ke vi metu vian langon malantaŭ la supraj dentoj kaj siblu el la anguloj de la buŝo. (Jes, vere!)

Necesas ankaŭ scii ke la vokalo 'u' en la kimra estas prononcita proksimume kiel mallonga 'i'. La urbo Llandudno, do, estas proksimume 'llandidno' aŭ, per la internacia fonetika alphabeto, ɬan.'dɪd.nɔ.

Kion ĝi, do signifas? Nu, 'llan' [ɬɑn] originale signifis "ĉirkaŭfermita landpeco". Pli poste ĝi evoluis signifi paroĥo de preĝejo. Pli ol 630 loko-nomoj en Kimrio komenciĝas per tiu 'llan'. La dua parto de la urbonomo, 'dudno' venas de 'Tudno' la nomo de kimra sanktulo. Proksimume, do, Llandudno estas la tereno ĉirkaŭ la preĝejo dediĉita al Sankta Tudno.