
La Okcidenta Marbordo, kun sabla strando, havas belan pejzaĝon trans la maron al la montoj de Snowdonia/Eryri kaj la insulo Anglesey/Ynys Môn. Ambaŭ plaĝoj gajnis eŭropajn bluajn flagojn (kiuj garantias la purecon de la strando). Se vi venos al la kongreso kun geinfanoj, plaĉos al ili konstrui sablo-kastelojn kaj naĝeti en la maro. (Eble ankaŭ tio plaĉos al plenkreskuloj...!) Alternative, vi povos trankvile promenadi laŭlonge de la strando aŭ simple sidi sur benko kaj manĝi glaciaĵon.