
19 Feb 2010
Distros nin Côr Meibion Maelgwn
Tuj post la bankedo je vendredo vespere de la Brita Kongreso, inter 21.00 kaj 21.30, distros nin Côr Meibion Maelgwn, virvoĉa ĥoro, kiu gajnis la unuan premion en la pasinta Nacia Ejstedvodo (Kulturfesto).
Ni ne deziras ke la 60 ĥoranoj estu pli multnombraj ol la kongresanoj, do aliĝu amase al la Kongreso!

15 Feb 2010
Minikurso kimra/esperanta

Welsh speakers can now learn Esperanto via the new Mini-Cwrs in that language. The book costs £2.00 (including P&P in the UK). For more information and to buy, ebost
Mae siaradwyr y Gymraeg yn gallu dysgu'r iaith Esperanto trwy'r mini-cwrs newydd. Mwy o wybodaeth gan ebost.
12 Feb 2010
Butikumado

Ne maltrafu la okazon iom butikumadi en via libertempo inter programeroj. Vi povos gustumi kaj aĉeti kimrajn specialaĵojn kiel kukojn, fromaĝon, kolbasojn, vinon kaj bieron. Por donacoj kaj memoraĵoj, la butikoj atendas vin!
Subscribe to:
Posts (Atom)