19 Feb 2010

Distros nin Côr Meibion Maelgwn

Tuj post la bankedo je vendredo vespere de la Brita Kongreso, inter 21.00 kaj 21.30, distros nin Côr Meibion Maelgwn, virvoĉa ĥoro, kiu gajnis la unuan premion en la pasinta Nacia Ejstedvodo (Kulturfesto). Ni ne deziras ke la 60 ĥoranoj estu pli multnombraj ol la kongresanoj, do aliĝu amase al la Kongreso!

15 Feb 2010

Minikurso kimra/esperanta

Parolantoj de la kimra lingvo povas nun lerni Esperanton per tiu lingvo. La nova Mini-Cwrs (minikurso) nun haveblas. La kosto estas po £2.00 (inkluzive de sendokostoj ene de Britio). Por pli da informoj kaj por aĉeti, retmesaĝu.

Welsh speakers can now learn Esperanto via the new Mini-Cwrs in that language. The book costs £2.00 (including P&P in the UK). For more information and to buy, ebost

Mae siaradwyr y Gymraeg yn gallu dysgu'r iaith Esperanto trwy'r mini-cwrs newydd. Mwy o wybodaeth gan ebost.

12 Feb 2010

Butikumado

Ĉu vi estas butikumema? Diversaj ĉarmaj butikoj atendas vin en Llandudno. Estas amaso da interesegaj sendependaj butikoj en la urbo kaj la butikumejo Victoria enhavas 40 el la plej konataj vendejoj en Britio.

Ne maltrafu la okazon iom butikumadi en via libertempo inter programeroj. Vi povos gustumi kaj aĉeti kimrajn specialaĵojn kiel kukojn, fromaĝon, kolbasojn, vinon kaj bieron. Por donacoj kaj memoraĵoj, la butikoj atendas vin!