27 Apr 2010

spektu filmeton

Nur iom pli ol 2 semajnoj ĝis la komenco de la Brita Kongreso. Do, se vi ŝatus veni kaj ankoraŭ ne aliĝis - rapidu!

Hodiaŭ mi trovis interesan filmeton pri la tramjovo ĉe Llandudno (pri kiu mi antaŭe blogis). La filmeto estas en la angla lingvo, sed por tiuj kiuj ne parolas la anglan, estas interesaj panoramoj pri Llandudno. Spektu la filmeton ĉi tie.

14 Apr 2010

Sendu bondezirojn al la Brita Kongreso!

La kongreso okazos post nur 4 semajnoj. Abundas la aranĝendaĵoj!

Se vi ŝatus partopreni la kongreson, ĉiuj detaloj haveblas ĉi tie.

Se ne eblos partopreni, vi tamen povos sendi bondezirojn al la kongresumantoj pere de nia reta gastlibro.

9 Apr 2010

Antaŭmendu la bankedon kaj ekskurson

Nun eblas antaŭmendi la kongresajn bankedon kaj ekskurson perrete.

La kongresa bankedo (detaloj ĉi tie) kostos po £23 persone.

La lunda ekskurso (detaloj ĉi tie) kostos po £11 persone.

Antaŭmendu ĉi tie.

5 Apr 2010

Pli pri la ekskurso

Lundon de la kongresa semajnfino estos ekskurso por tiuj kiuj volos/povos partopreni. Mi ĵus ricevis la jenajn informojn pri tio:

"Unue ni vizitos la urbon Caernarfon kie ni restos unu horon. Tie oni povos aŭ viziti la kastelon aŭ la kajon de kie oni bone vidas la insulon Anglesey/Môn.

De tie ni pluveturos al Criccieth por lunĉo kaj eventuale vizito al plua kastelo de Reĝo Edvardo. Oni restos tie horon kaj duono. Poste ni traveturos la belajn valojn Aberglaslyn kaj Nant Gwynant.
Ni poste pluveturos al Betws y Coed kie ni pasigos unu horon antaŭ ol sekvi la valon Conwy ĝis Llandudno.Ni revenhoro estos 17h30. Kosto: £11 Lokoj estas limigitaj, do, anoncu vin frue."

Ekskursontoj povas antaŭmendi pere de Esperanto-Asocio de Britio.