22 Aug 2008

Kongresos ni

Jes, de la 14-a ĝis la 16a de majo 2010 ni esperas ke la Brita Kongreso de Esperanto okazos ĉe la marborda urbo Llandudno!
Do, enskribu la datojn en vian taglibron kaj nepre ne maltrafu la okazon veni kongresi kun ni. Ni antaŭatendas bonvenigi vin ĉiujn: gelernantojn, regulajn kongresumantojn, eksterlandajn Esperanto-parolantojn... (Vi loĝas longa distanco for de Britio? Nu, vi havas pli ol jaron ŝpari vian poŝmonon :-) )
La kongresa retejo troviĝas ĉe www.esperantollandudno2010.org.uk kie vi baldaŭ trovos ĉiujn detalojn kiujn vi bezonos.
Per ĉi tiu blogo, ni esperas malpli formale ĝisdatigi vin pri la kongresaj planoj kaj iom priskribi la belan kongresan urbon kaj ĉirkaŭaĵon.
Do, revenu ofte! Ankaŭ eblas ricevi la blogon per 'RSS'-legiloj.
Nu, ĝis baldaŭ...

3 comments:

harold said...

you are very kind

Bill Chapman said...

Saluton al vi, Heather

Mi estis tre kontenta vidi la rezulton de viaj klopodoj!

Mi preferus diri ke la datoj de la Kongreso estas de la 14a gxis la 17a, cxar mia intenco estyas havi lundon kiel kongresan tagon, ecx se nur turisman. Plue. la Kongreso vere meritas numeron. Temas pri la 91a, mi opinias, sed mi ne certas.

Mi ja ne forgesis pri la 70 vortoj kaj la foto!


Bondezirojn

Hilary

Wai Mun said...

Thanks (Dankon) for the comment on my blog and the info about Esperanto. This is the first time I heard about it, very interesting discovery.