6 Aug 2009

Great Orme - la Granda 'Ormo'

Great Orme [grejt om] estas kabo el kalkoŝtono. En la kimra lingvo ĝi nomiĝas Y Gogarth [gogarth].

Oni kredas ke la vorto
orme venas de norena vorto kiu signifis marserpento. Tio eble indikas ke vikingoj nomis la lokon. Great Orme altas je 207 metro.

De la pinto oni povas vidi la montaron
Snowdonia [snoŭdonia] kaj eĉ la Manksinsulon kaj la Lagan Distrikton de Anglio. La naturo ĉe Orme belegas kaj oni povas tie vidi maloftajn papiliojn kaj florojn. Ankaŭ estas tie sovaĝaj kasmiraj kaproj.

Kongresanoj ĉe la Brita Kongreso de Esperanto (14-17 majo 2010) sendube ŝatos viziti Great Orme. La bona novaĵo estas ke ne necesas piede grimpi al la pinto. Estas tramvojo kaj telfero por vojaĝi tien! Pli pri tio en venonta blogaĵo...

2 comments:

Unknown said...

Saluton!
Kia bela loko por kongreso! Ĉu vi ankaŭ bonvenigos samideanojn el aliaj landoj?
Sincere salutas
Betty (Elinjo)

Unknown said...

Gekaraj!
Koran dankon pro la komento en mia blogo. Mi reciprokas la gratulojn.
Kvankam mi naskiĝis en Britio, mi neniam vizitis Llandudno. Ŝajnas al mi, ke mi venontjare kaptu la ŝancon.
Ĉion bonan al vi kaj al la esperantistaro en via regiono.
Sincere salutas
Betty (Elinjo)
p.s. Mi atentigas vin pri mia esperanto-lingva blogo; http://rosejo.blogspot.com/2009/08/pri-tragedio-antau-100-jaroj.html