25 Sept 2009

Ekskursos ni!

Post la semajnfinaj tagoj de Brita Kongreso estas nia kutimo ekskursi la lundon al iu loko en la ĉirkaŭaĵo de la kongresa urbo. Ĉe Llandudno 2010 ni esperas aranĝi ekskurson al la bela montara regiono Eryri/Snowdonia.

Eryri [proks. pr. ereri] estas la kimra nomo por la regiono, kiu enhavas la plej altan monton en kimrio Yr Wyddfa. En la angla la regiono nomiĝas Snowdonia kaj la monto nomiĝas Snowdon.

Nepre planu ekskursi kun ni la kongresan lundon - rizervu ekde nun via libertempo de la laboro, lernejo, kolegio kaj ĉiutaga vivo! Jen kelkaj fotoj por konvinki vin...

PS: Kvankam ni forte esperas ke bele brilos la suno kiel en ĉi tiuj fotoj, la LKK neniel respondecos pri la vetero!





1 comment:

Unknown said...

Kimrio adoptis min, kiam mi translogxigxis al Treorci. Mi do auxdacis traduki la himnon, cxar la rete haveblaj tradukoj ne tute kontentigis. Nu, ankaux la mia ne kontentigas, sed jen gxi se tio interesus iun:

Land’ olda, prapatra ja karas al mi,
de bardoj, kantistoj, renomaj laŭ sci’.
Ĝiaj bravaj luktantoj, pro landama sort’
Liberon alstrebis per mort'.

Land’! land’! Ĵuras mi al mia land’
Dum en mara ŝirmad',
Restas lando de l’ kor’
Kimra lingvo pli daŭros en flor’

Krys