18 May 2010

post la kongreso

Nu, mi sidas en trajno laŭvoje hejmen al suda Kimrio post la Brita Kongreso. Mi kredas ke mi estas la lasta LKK-ano oficiale forlasis la kongresan urbon (kvankam unu kompreneble loĝas tre apude). Baldaŭ, do, ĉi tiun blogon ne plu estos ĝisdatigita. (Tiuj kiuj ankoraŭ ŝatus sekvi miajn blogaĵojn povos tion fari per mia persona blogo ĉe http://eriketo.blogspot.com

Dum la kelkaj venontaj tagoj, tamen, mi metos kelkajn informojn ĉi tie kiuj ŝajnas al mi eble utilaj al tiuj kiuj ĉeestis la kongreson, al tiuj kiuj ŝatus estontece viziti Kimrion, kaj al tiuj kiuj ŝatus venontjare kongresi kun ni en Britio.

Mi sukcesis havi iom da tempo preni la telferon al la pinto de Granda Ormo. Vi eble povos konstati de la foto ke mi tre timis!

5 comments:

::júbilo::haku:: said...

gratlon pro la okazajxo

Hilary Chapman said...

Dankon pro via granda kontribuo al la sukceso de la aranĝo!

Brian Barker said...

Mi kaj mia amiko Francis volis ghui la telferon, sed la ventego paneigis ghin.

Anstataue ni boateksuris :)

Unknown said...

Koregan dankon pro la ege interesa kongreso. Mi intencos sekvi vian blogon, Heather.

Anonymous said...

Ankaux mi "gxuis" la telferon. Felicxe, tamen, la vagonoj ne haltis dum la vojagxo!

Bondeziron
Miland