Kongresa retejo
Retejo pri Bodnant (en la angla)
(Fotoj per la afabla permeso de Noel Walley)
Inter la 14a kaj 16a de majo 2010, la Brita Kongreso de Esperanto okazos ĉe Llandudno. Ĉi tie ni esperas ĝisdatigi vin pri la kongreso mem kaj iom priskribi la kongresurbon kaj ĉirkaŭaĵon.
Kia, do, estas nia kongresurbo?
Kun enloĝantaro de ĉirkaŭ 20,000 homoj, Llandudno estas ofte nomita 'Reĝino de la Kimraj Ferilokoj'.
© Noel Walley (kun lia afabla permeso)
La strando (kie la plaĝo estas de sablo kaj ŝtonetoj) estas ĉirkaŭ 3km longa. - la plaĝo estas sablo kaj ŝtonetoj. Ĝi etendiĝas inter du montetoj 'Great Orme' [granda ormo] kaj 'Little Orme' [malgranda ormo].
© Noel Walley (kun lia afabla permeso)
Tie troviĝas ankaŭ marponto, konstruita en la jaro 1878. Oni foje esprimas la opinion ke estas la plej bela marponto kiu ankoraŭ staras en Britio el la Viktoriana epoko (de la Reĝino Viktoria, t.e. inter 1837 kaj 1901). Se oni staras ĉe la ekstremaĵo de la marponto (kaj se estas bela tago) oni povas vidi la montojn de Snowdonia [pr. snoŭdonia].
Pli da detaloj pri la kongreso troviĝas ĉi tie.
Pasintan sabaton, kelkaj membroj de la LKK havis la oportunon kunveni en la urbo Chester, okaze de la kutima kunveno de la Nord-Okcidenta Anglia Esperanto-Federacio.
Venontan sabaton kunvenos la LKK (Loka Kongresa Komitato) por la unua fojo. Ni ĉiuj loĝas je sufiĉe longa distanco for unu de la alia, do estos la unua oportuno efektive kunsidi ĉirkaŭ la sama tablo! Kutime ni komunikas per retmesaĝoj, per-reta forumo kaj telefono laŭ necese. Tio tre bone efikas. Estas multe pli facile fari aranĝojn de longa distanco for en la nuna epoko kun retaj eblecoj ktp.Kion ĝi, do signifas? Nu, 'llan' [ɬɑn] originale signifis "ĉirkaŭfermita landpeco". Pli poste ĝi evoluis signifi paroĥo de preĝejo. Pli ol 630 loko-nomoj en Kimrio komenciĝas per tiu 'llan'. La dua parto de la urbonomo, 'dudno' venas de 'Tudno' la nomo de kimra sanktulo. Proksimume, do, Llandudno estas la tereno ĉirkaŭ la preĝejo dediĉita al Sankta Tudno.