15 Sept 2008

Kiel prononci la urbo-nomon Llandudno?

Eble vi jam legis niajn antaŭ-anoncojn pri Llandudno 2010 (la Brita Kongreso de Esperanto) kaj pripensas ĉeeston. Jen, do, kelkaj bazaj klarigoj pri la kongresa loko:
Llandudno estas urbo ĉe la marbordo de norda Kimrio. Kimrio estas unu el la kvar landoj kiuj fariĝas la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (la kvar landoj estas Anglio, Kimrio, Nord-Irlando kaj Skotlando). Kimrio enhavas proksimume 3,000,000 enloĝantojn.
En Kimrio oni ofte aŭdas du lingvojn - la anglan kaj la kimran. Multaj nomoj de urboj kaj vilaĝoj venas de la Kimra lingvo. Llandudno estas kimra nomo.
Unue, do, ni lernu kiel prononci la nomon. Se vi iom scias de la angla lingvo, vi tuj rimarkos ke la duobla 'L' ne okazas ĉe la komenco de anglaj vortoj. Duobla L, kiu laŭ la fonetika alfabeto estas skribite ɬ, okazas ofte en la kimra. Ekzistas diversaj metodoj lerni prononci tiun 'll'. Eble plej simple estas ke vi metu vian langon malantaŭ la supraj dentoj kaj siblu el la anguloj de la buŝo. (Jes, vere!)

Necesas ankaŭ scii ke la vokalo 'u' en la kimra estas prononcita proksimume kiel mallonga 'i'. La urbo Llandudno, do, estas proksimume 'llandidno' aŭ, per la internacia fonetika alphabeto, ɬan.'dɪd.nɔ.

Kion ĝi, do signifas? Nu, 'llan' [ɬɑn] originale signifis "ĉirkaŭfermita landpeco". Pli poste ĝi evoluis signifi paroĥo de preĝejo. Pli ol 630 loko-nomoj en Kimrio komenciĝas per tiu 'llan'. La dua parto de la urbonomo, 'dudno' venas de 'Tudno' la nomo de kimra sanktulo. Proksimume, do, Llandudno estas la tereno ĉirkaŭ la preĝejo dediĉita al Sankta Tudno.

4 comments:

::júbilo::haku:: said...

alvenas al mia menso nova demando.. kial KIMRIO estas tradukita a la angla WALES [gŭejls] kaj al la hospana GALES [gales] ??

Heather/Eriketo said...

Nu, KIMRIO venas de la Kimra nomo por la lando - CYMRU [proks. kamri]. WALES venas, oni kredas, de la antikva ĝermana vorto Walha, kiu signifas FREMDUL-LANDO. Do la kimroj nomas sin, en sia lingvo 'cymry' (samlandanoj), dum la angloj nomis ilin 'Welsh' (fremduloj).

::júbilo::haku:: said...

dankegon!

A Cuban In London said...

Ha! Now I understand the Esperanto link. Well thanks a lot for that, mate.

About the passing reference. As I explained on my blg, Esperanto at some point was thought the language of the future, the one that would unite humankind. At least that's how my father sold it to me. He ventured into it at some point. But I don't think it has captured people's imagination as much as texting and it was in that context that my comment was made. Texting is here to stay, Esperanto at some point was seen under the same magnifying glass. And based on what I've been able to grasp from your blog, it would not be a hard language for me to learn when my mother tongue is Spanish and already I have English, German and French under my belt. What do you think? Maybe, I ought to have guest columnists (bloggers) for my weekly outing 'Living in a Bilingual World ' (just turned one year old, and still going!). What do you think?

Thanks for your comments.

Greetings from London.