1 Sept 2009

muziko

Muziko ĉiam estis kaj ankoraŭ estas grava en la kultura vivo de Kimrio. Ofte ludata muzikinstrumento estas la harpo.

Ekzistas tre konataj modernaj rokgrupoj en Kimrio (Manic Street Preachers, Super Furry Animals, The Automatic)

Tradiciaj ĥoroj ankaŭ abundas. Eble vi jam havis la oportunon aŭskulti kimran virvoĉan ĥoron? Se ne, ne malesperu! Ni esperas provizi al vi tiun oportunon dum la kongresa semajnfino.

2 comments:

Unknown said...

Kiaj alogaj kaj belaj fotoj! Mi antaŭĝojas la travivaĵojn dum la ekskurso.

Unknown said...

Kaj eble iom de la tradicia muziko, cxu? Mi partoprenis "Welsh Fiddle Festival" apud Pembroke cxi-jare kaj pasintjare. Tiu muziko estas ne tre konata, tamen bonega. Tre placxas al mi la instrumento crwth.

Krys (iam Ungar)