3 Nov 2009

La marponto ĉe Llandudno

Marpontoj (ankaŭ foje nomitaj 'pieroj') estas oftaj vidindaĵoj ĉe britaj marbordaj urboj. Ĉe Llandudno la marponto estas interesa kaj renoma. La originala marponto estis konstruita en 1858, sed estis tute detruita en oktobro 1859 dum terura ŝtormo.

Rekonstruita en 1877, la nuna marponto mezuras 2295 futojn (aŭ 699 metrojn) kaj estas la plej longa marponto en Kimrio.

4 comments:

sarmilo said...

wow! fotoj estas tre bela.mi ŝatas ĝin. mi estas lernanta lingvo Esperanto. kaj mi trovas ĉi tiu lingvo tre interesa kaj amuzo lerni. mi pensas vin havas menci* en via blogo tio Esperanto kongreso kunsido estos ten en britio baldaŭ. kaj mi estas ankaŭ tre interes partopren. mi esperas ĉi tiu platformo estos tre helpas lerni eĉ pli pri ĉi tiu lingvo. vi povas sugestas min metodojn por partopren la konferenco. kion mi devas far?
gis
sarmilo

Anonymous said...

Mi antaŭĝojas bonvenigi la Kongreson al Kimrio. Estas bonege, ke oni uzas la kimran lingvon en la kongresaj retpaĝoj, kvankam la traduko kelkfoje eraras. :(

Heather/Eriketo said...

Saluton Sarmilo - mi gratulas vin pro via lernado de Esperanto.

La Brita Kongreso de Esperanto en 2010 okazos inter la 14-a kaj la 17-a de majo 2010 en la Brita urbo Llandudno.

Pli da informoj troveblas ĉe: http://www.esperantollandudno2010.org.uk/

Ni bonvenigas ĉiujn al la kongreso.

Heather/Eriketo said...

Al 'Anonymous' - dankon por via afabla komento.

La tradukoj en la kimran lingvon estas faritaj de voluntuloj kiuj emis tiel helpi - se vi ŝatus ankaŭ tiel helpi nin per korekto de la tradukoj ni bonvenigus tiun helpon :-)