22 May 2009

lernu kimrajn vortojn!

Se vi venos al la brita kongreso ĉe Llandudno en 2010, vi certe vidos kaj aŭdos iom pri la kimra lingvo kaj eble plaĉus al vi lerni kelkajn vortojn...

La bona novaĵo estas ke ankoraŭ haveblas ekzemplerojn de la Esperanto-Kimra vortaro. Mendu ĉe la libroservo de Esperanto-Asocio de Britio kontraŭ nur 2.50 britaj pundoj.

23 Mar 2009

11km sude de Llandudno, kie okazos la Brita Kongreso de Esperanto en 2010, troviĝas la ĝardenoj Bodnant. Bodnant estas unu el la plej belaj ĝardenoj en Britio kaj etendiĝas trans 80 akroj. La ĝardeno konsistas el 'supra' ĝardeno, kie troviĝas terasitaj ĝardenoj kaj belaj neformalaj gazonoj, kaj 'malsupra' ĝardeno apud la Rivero Hiraethlyn [pr. prks. hirajtlin]. Ĉe Bodnant oni klopodas kreskigi interesajn kaj belajn plantojn el la tuta mondo, precipe el Ĉinio, Norda Ameriko, Eŭropo kaj Japanio.En majo (kiam okazos la Kongreso) kutime videblas amaso da rodedendroj kaj ankaŭ japanaj azaleoj. Kial ne planu viziton al la kongreso kaj restu kelkajn tagojn viziti la belajn ĉirkaŭajn vidindaĵojn?

Kongresa retejo
Retejo pri Bodnant (en la angla)
(Fotoj per la afabla permeso de Noel Walley)

20 Jan 2009

La Kongresa Urbo (LLandudno 2010)

Apud la marbordo en norda Kimrio troviĝas la kongresa urbo Llandudno. Tie, inter 14-17 majo 2010, kunvenos geesperantistoj el Britio kaj, espereble, el la tuta mondo.

Kia, do, estas nia kongresurbo?

Kun enloĝantaro de ĉirkaŭ 20,000 homoj, Llandudno estas ofte nomita 'Reĝino de la Kimraj Ferilokoj'.

© Noel Walley (kun lia afabla permeso)

La strando (kie la plaĝo estas de sablo kaj ŝtonetoj) estas ĉirkaŭ 3km longa. - la plaĝo estas sablo kaj ŝtonetoj. Ĝi etendiĝas inter du montetoj 'Great Orme' [granda ormo] kaj 'Little Orme' [malgranda ormo].

© Noel Walley (kun lia afabla permeso)

Tie troviĝas ankaŭ marponto, konstruita en la jaro 1878. Oni foje esprimas la opinion ke estas la plej bela marponto kiu ankoraŭ staras en Britio el la Viktoriana epoko (de la Reĝino Viktoria, t.e. inter 1837 kaj 1901). Se oni staras ĉe la ekstremaĵo de la marponto (kaj se estas bela tago) oni povas vidi la montojn de Snowdonia [pr. snoŭdonia].

Pli da detaloj pri la kongreso troviĝas ĉi tie.

9 Oct 2008

la LKK kunsidis!

Pasintan sabaton, kelkaj membroj de la LKK havis la oportunon kunveni en la urbo Chester, okaze de la kutima kunveno de la Nord-Okcidenta Anglia Esperanto-Federacio.
La foto montras (maldekstre-dekstren) Harry, Heather kaj Hilary.
Kvankam ni regule kontaktas unu la alian per retmesaĝoj, retejo, ktp, estis bone havi la eblecon kunsidi 'ĉirkaŭ la saman tablon' por iom diskuti la organizadon de la Brita Kongreso 2010 ĉe Llandudno.
Nu, vi ĝojos legi ke la administrado progresas glate. Diversajn interesajn ideojn ni diskutis.
Ni esperas ke ĉe Llandudno 2010 estos interesaj programeroj por komencantoj paralele al la 'normala' programo (ekz. 'promenadoj por komencantoj' tra la urbo, k.s.) Do, kial ne konvinki komencantojn ĉeesti kun vi?
Kompreneble, estos ankaŭ multaj interesaĵoj por progresantaj kaj fluaj parolantoj kaj ekskursoj ĉirkaŭ la regiono.
Eble vi ne povas atendi ĝis 2010 por tiom da esperantumado? Jen bona novaĵo - intertempe okazos la 90-a Brita Kongreso de Esperanto 2009 ĉe Salisbury [solzbri] de la 17a ĝis la 20-a de aprilo. Tie ni festos la 150an naskiĝdatrevenon de Zamenhof kaj ekskursos al apudaj lokoj kiel Avebury [evberi] (ligo en la angla, sed enhavas belajn fotojn). Aliĝilo haveblas ĉi tie.
Do, ĝis Salisbury 2009 kaj Llandudno 2010!

29 Sept 2008

La LKK kunsidos

Venontan sabaton kunvenos la LKK (Loka Kongresa Komitato) por la unua fojo. Ni ĉiuj loĝas je sufiĉe longa distanco for unu de la alia, do estos la unua oportuno efektive kunsidi ĉirkaŭ la sama tablo! Kutime ni komunikas per retmesaĝoj, per-reta forumo kaj telefono laŭ necese. Tio tre bone efikas. Estas multe pli facile fari aranĝojn de longa distanco for en la nuna epoko kun retaj eblecoj ktp.

Tamen, ja estos plezuro vere kunveni por diskuti kongresaĵojn ktp. Ni renkontiĝos en la urbo Chester [pr. ĉeste]. Estas alia bela urbo - en Anglio, sed tre apude al la limo kun Kimrio - kiun vi eble ŝatos viziti se vi ĉeestos la kongreson Llandudno 2010.

15 Sept 2008

Kiel prononci la urbo-nomon Llandudno?

Eble vi jam legis niajn antaŭ-anoncojn pri Llandudno 2010 (la Brita Kongreso de Esperanto) kaj pripensas ĉeeston. Jen, do, kelkaj bazaj klarigoj pri la kongresa loko:
Llandudno estas urbo ĉe la marbordo de norda Kimrio. Kimrio estas unu el la kvar landoj kiuj fariĝas la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando (la kvar landoj estas Anglio, Kimrio, Nord-Irlando kaj Skotlando). Kimrio enhavas proksimume 3,000,000 enloĝantojn.
En Kimrio oni ofte aŭdas du lingvojn - la anglan kaj la kimran. Multaj nomoj de urboj kaj vilaĝoj venas de la Kimra lingvo. Llandudno estas kimra nomo.
Unue, do, ni lernu kiel prononci la nomon. Se vi iom scias de la angla lingvo, vi tuj rimarkos ke la duobla 'L' ne okazas ĉe la komenco de anglaj vortoj. Duobla L, kiu laŭ la fonetika alfabeto estas skribite ɬ, okazas ofte en la kimra. Ekzistas diversaj metodoj lerni prononci tiun 'll'. Eble plej simple estas ke vi metu vian langon malantaŭ la supraj dentoj kaj siblu el la anguloj de la buŝo. (Jes, vere!)

Necesas ankaŭ scii ke la vokalo 'u' en la kimra estas prononcita proksimume kiel mallonga 'i'. La urbo Llandudno, do, estas proksimume 'llandidno' aŭ, per la internacia fonetika alphabeto, ɬan.'dɪd.nɔ.

Kion ĝi, do signifas? Nu, 'llan' [ɬɑn] originale signifis "ĉirkaŭfermita landpeco". Pli poste ĝi evoluis signifi paroĥo de preĝejo. Pli ol 630 loko-nomoj en Kimrio komenciĝas per tiu 'llan'. La dua parto de la urbonomo, 'dudno' venas de 'Tudno' la nomo de kimra sanktulo. Proksimume, do, Llandudno estas la tereno ĉirkaŭ la preĝejo dediĉita al Sankta Tudno.