 Ĉiam avide atenditaj ĉe Britaj Kongresoj estas la prelegoj de John Wells. John kutime prelegas tre interese pri diversaj lingvistikaj temoj.
 Ĉiam avide atenditaj ĉe Britaj Kongresoj estas la prelegoj de John Wells. John kutime prelegas tre interese pri diversaj lingvistikaj temoj.Ĉi-jare ni bonŝancos ke eldoniĝos (espereble dum marto) lia nova esperanta-angla-esperanta vortaro.
Pasis pli ol kvardek jaroj post la apero de esperanta-angla-esperanta vortaro en la serio Teach Yourself. La nova eldono de la vortaro, estas plene reviziita kaj reverkita, kun multaj aldonoj, ŝanĝoj kaj plibonigoj. La nova eldonisto estas Mondial, Nov-Jorko.
En sia kongresa prelego la aŭtoro montros kiel evoluis intertempe la du lingvoj kaj diskutos diversajn problemojn, kiuj leviĝis dum la reverkado de la vortaro. Nun fine vi povas esperantigi /meerkat, biodegradable, t'ai chi, kumquat, motherboard, laptop/ kaj /spreadsheet.
Pli da detaloj pri la kongresa programo haveblas ĉe: http://www.esperantollandudno2010.org.uk/programo.html
Interesitoj pri la nova vortaro vidu: http://www.librejo.com/wells-vortaro/index.html
 
 
 
 
 Posts
Posts
 
 
2 comments:
Interesos al mi ĉu la vorto “to twitter“ tradukiĝos kiel “tuiti“ aŭ “tviti“
Jes, tio ankaŭ interesas min. Mi ofte vidas ambaŭ formojn: 'tŭitu' kaj ankaŭ 'tviti'. Sed mi ankaŭ lastatempe rimarkis ke multaj japanaj esperantistoj uzas 'pepi'. Fakte, tiu lasta plaĉas al mi.
Post a Comment