4 Jan 2010

Adiaŭ, Teach Yourself! Saluton, Mondial!

Ĉiam avide atenditaj ĉe Britaj Kongresoj estas la prelegoj de John Wells. John kutime prelegas tre interese pri diversaj lingvistikaj temoj.

Ĉi-jare ni bonŝancos ke eldoniĝos (espereble dum marto) lia nova esperanta-angla-esperanta vortaro.

Pasis pli ol kvardek jaroj post la apero de esperanta-angla-esperanta vortaro en la serio Teach Yourself. La nova eldono de la vortaro, estas plene reviziita kaj reverkita, kun multaj aldonoj, ŝanĝoj kaj plibonigoj. La nova eldonisto estas Mondial, Nov-Jorko.

En sia kongresa prelego la aŭtoro montros kiel evoluis intertempe la du lingvoj kaj diskutos diversajn problemojn, kiuj leviĝis dum la reverkado de la vortaro. Nun fine vi povas esperantigi /meerkat, biodegradable, t'ai chi, kumquat, motherboard, laptop/ kaj /spreadsheet.

Pli da detaloj pri la kongresa programo haveblas ĉe: http://www.esperantollandudno2010.org.uk/programo.html

Interesitoj pri la nova vortaro vidu: http://www.librejo.com/wells-vortaro/index.html

2 comments:

Brian Barker said...

Interesos al mi ĉu la vorto “to twitter“ tradukiĝos kiel “tuiti“ aŭ “tviti“

Heather/Eriketo said...

Jes, tio ankaŭ interesas min. Mi ofte vidas ambaŭ formojn: 'tŭitu' kaj ankaŭ 'tviti'. Sed mi ankaŭ lastatempe rimarkis ke multaj japanaj esperantistoj uzas 'pepi'. Fakte, tiu lasta plaĉas al mi.