15 Mar 2010

kongresa bankedo

Venis al mi diversaj demandoj pri la kongresa bankedo. Jen, do, kion mi scias ĝis nun:

La kongresa bankedo okazos je la 20a horo vendredon la 14an de majo en la Imperia Hotelo (la kongresejo).
Kiam vi aliĝos al la kongreso, vi ricevos detalojn pri antaŭmendo de la bankedo. (Se vi jam aliĝis, vi baldaŭ ricevos tiujn detalojn). Ankaŭ eblos aĉeti biletojn por la bankedo ĉe la kongresa akceptejo.
La kosto de la bankedo estas po £23 persone. Verŝajna menuo estos:

Pasteĉo de miksitaj kimraj fromaĝoj, poreoj kun mustardo Llanrwst, kompoto el pomoj kaj vinberoj, rostitaj pantranĉeroj

* * * * *

Rostita rosmarenkuirita ŝafidaĵo kun porea terpomkaĉo, karotoj kuiritaj kun citrono, verdaj fazeoloj kaj menta saŭco



Pastaĵo de legomoj kaj miksitaj legumoj, buterkuirita spinaco,
saŭco el tomatoj

* * * * *

Torto de freŝaj fragoj kun glaciaĵo de viskio Penderyn

* * * * *

freŝe muelita kafo kun ĉokoladoj

Post la bankedo, distros nin Côr Meibion Maelgwn.

2 comments:

Anonymous said...

Ĉu vere la ŝafidaĵo venos kun "carotoj"? Nu, sendube la plado estos taŭga por rusa imperiestro!

Koran bondeziron
Miland

Heather/Eriketo said...

Aha - vi pravas. Mi eraris. Sed se tio estos la sola tajperaro rilate al la kongreso, mi gxojos! Mi korektis - dankon.